Resume kaj Indekse

La jaro finiĝas kaj samptempe tio okazas al la defio, kiun mi ekis komence de la jaro.

Resume, la defio temis pri blogumi ĉiutage, kaj konkrete ĉiumerkrede esperantlingve.
Ĉar tiam la nura spaco (a-spaco), kiun mi uzis por esperantumi estis Ipernitujo, tie mi ekkomencis reblogumi.

Malbonŝance la printempo alvenis kune al la fino de senpageco de la spaco, do mi devis migri. Tial la centra parto de la jaro mi klopodis novan retlokon sed malsukcese, sence ke neniu retloko estis tiom ligita al esperanto kiel Ipernitujo, kie historie pluraj geuzantoj de la internacia lingvo verketis kaj verkadis.

Oktobre mi decidis uzi Blogger-n por ne plu vagadi tra dezerto. Kaj tiel mi rehavis la kutimon kaj la ritmon. Tamen nur por eki temojn. Dum la unuaj tri monatoj miaj alŝutoj estis sufiĉe longaj por nomi blogon al la rezulto. En tiuj lastaj, male, mi nur ekpretigas eron kiu poste estus disvolvigota.

Venontjare mi plu alŝutos skribojn, kvankam ne necese merkrede, sed iamajnece. Ankaŭ mi celas republikigi ĉi tie la tekstojn kiuj jam ne plu estas legeblaj en Ipernitujo.

Mi konkludas per la indekso de miaj titoloj ĉi jare kaj kune kun ties datoj. Mia unua intenco estas aldoni la ligilojn dum la januaro de 2022.

Resume kaj Indekse • 29 dec
Antaulasta • 22 dec
Feliĉan Zaza-Tagon • 15 dec
Bluruĝa malsukces' • 8 dec
La malfacila lingvo • 1 dec
Trovindaj sufiksoj • 24 nov
Renkontiĝe • 17 nov
Esp-o per 100 vortoj • 10 nov
La tria ero • 3 nov
La Petersaj mapoj • 27 okt
Nova spaco por olda odiseo • 20 okt
Ĝis la revivo • 30 mar
Libro laŭ ĝia kovrilo • 24 mar
Multlingvaj retaj rimedoj • 17 mar
Skatoloj malfermataj • 10 mar
Ekpretigante valizojn • 3 mar
Brazileme • 24 feb
Skatoloj malfermotaj • 17 feb
Rideme kaj redunde • 10 feb
Ko kaj karesformoj po • 3 feb
Esti fama kaj diskonigunto • 27 jan
Elpensi lingvon • 20 jan
En la rondo venis nova elsendo • 13 jan
Reblogumi aŭ ne plu • 6 jan


Dankon al eblaj gelegantoj kaj gekomentantoj.

Comentarios

Entradas populares de este blog

Blurugxa malsukces'