Entradas

Mostrando entradas de 2021

Resume kaj Indekse

Imagen
La jaro finiĝas kaj samptempe tio okazas al la defio, kiun mi ekis komence de la jaro. Resume, la defio temis pri blogumi ĉiutage, kaj konkrete ĉiumerkrede esperantlingve. Ĉar tiam la nura spaco (a-spaco), kiun mi uzis por esperantumi estis Ipernitujo, tie mi ekkomencis reblogumi. Malbonŝance la printempo alvenis kune al la fino de senpageco de la spaco, do mi devis migri. Tial la centra parto de la jaro mi klopodis novan retlokon sed malsukcese, sence ke neniu retloko estis tiom ligita al esperanto kiel Ipernitujo, kie historie pluraj geuzantoj de la internacia lingvo verketis kaj verkadis. Oktobre mi decidis uzi Blogger-n por ne plu vagadi tra dezerto. Kaj tiel mi rehavis la kutimon kaj la ritmon. Tamen nur por eki temojn. Dum la unuaj tri monatoj miaj alŝutoj estis sufiĉe longaj por nomi blogon al la rezulto. En tiuj lastaj, male, mi nur ekpretigas eron kiu poste estus disvolvigota. Venontjare mi plu alŝutos skribojn, kvankam ne necese merkrede, sed iamajnece. Ankaŭ mi celas

Antaulasta

Jen la merkredo. Hazarde estis tradicie merkrede kiam mi alkutimigxis espumantumi cxiusemajne. Hazarde au ne, tiun tagon mi elektis por kompleti la sepon de mia sepblogumado. Tamen dum la odiseo la unua sxipo sxrinkis kaj malfrue mi trovis novan traveturilon. Sed cxiukaze la sperto ja estis nova kaj bona. Multaj eblecoj staras por la venonta jaro, do mi ne plendas. Tie oni daurigos.

Feliĉan Zaza-Tagon

Imagen
Ĉi-jare la plej festiga tago en Esperantujo hazarde merkredas, do mi ne dubas pri la temo, kiun mi elektas por iomete skribi nun. Zamenhof naskiĝis antaŭ 162 jarojn. Komence de la tempoj de Feisbuko, mi kuraĝis krei profilon pri la Inicianto. Tamen, poste mi malmulte bredis ĝin, kaj daŭre esperas la alveno de gekunlaborantoj, kiu povus vigligi kaj famigi la paĝon. Cetere mi ĝin ligas nun ĉi-tie .

Blurugxa malsukces'

Imagen
Mekrede estas tradicie tago por Europaj futbalaj matcxoj. Kaj la Barcelona plejgranda klubo estis tradicie venkinte ties okazajxojn. Tamen nuntempe Barça ne plu brilas. Mi memoras pri mia unua klopodo ion traduki, kadre de la Uneska Amikrondo: temis pri la himno... "Tuta Camp , estas klan'... ni blurugxa homar', kie ajna deven'"...

La malfacila lingvo

Imagen
Magia sed malfacila. Komputiloj "parolas" tiom strange... Hodiau mi klopodis pretigi retan aliron en nova kaj ekuzebla ilacxo sed mi tute fiaskis. Estos bezonata profesiulo cxar ili bone komprenas...

Trovindaj sufiksoj

Imagen
Pasintmerkrede, babilante pri la nomo de la lingvo, Brian Eo komentis ke lau li, kaj mi tute konsentas, mankas du regulaj sufiksoj en esperanto. Unuflanke, tiu kiu aldonus internaciecon al la radiko; aliflanke, tiu kiu signifus por nacio, regiono au urbo, la nomon de ties lingvo au parolmanieron. Tiu cxi estas interesa temo por esti disvolvigata. Hodiau mi nur enkondukas la aferon.

Renkontiĝe

Imagen
Antaŭlonge mi ne partoprenis espo-renkontiĝon kaj hodiaŭ, ĝuste merkrede, mi tion faris. Estis tre bona etoso en itale bela restoracio de Eixample nomita Eroica. Mi ekkonis interesajn homojn kaj malkovris, kiel ĉiam okazas pere de esp-o, novajn vizitindajn ret-aferojn. Estis tre agrable "tot plegat".

Esp-o per 100 vortoj

Imagen
Mi scivolemas pri la 100 vortoj, kiujn mi elektus por panorame priskribi esperantan movadon kaj mem la lingvon. Malfermas do cximerkrede la demandon...

La tria ero

Imagen
Tria ero cxi tie, kie fakte povas esti tria epoko ankau. Mi multe devas lerni pri blogumo, kaj kiam mi legas aliajn mi konstatas ke la eblecoj estas multaj. Samtempe, mi nune transiras de de unu telefonilo al alia pli nova, do tio signifas ke mi estos devigata lerni pliajn aferojn. Daure mia ideo estas relokigi cxi bloge cxion, kion mi unue skribis en la Ipernituja epoko. Guto post guto kaj pagxo post pagxo, do, oni iros antauen, por plu "pabei".

La Petersaj mapoj

Imagen
Tiu temo estis la unua, pri kiu mi redaktis relative serioze en esperanto. Tio okazis antau multaj jaroj, en 1993. La unua Petersa mapo kiun mi vidis estis tiu chi...

Nova spaco por olda odiseo

Imagen
Jen do. Ekuzas mi tiun cxi novan spacon por daürigi mian klopodon blogumi. Post la malapero de Ipernitujo mi pensis kie reloki cxion skribitan kaj novajn merkredajn elpensaĵojn. Kaj certe la plej simpla solvo estas pluhavi spacon cxe Blogger. Jenas ekuzata do tiun cxi akvobaraĵon.